Historio de la franca lingvo

Paĝo el Biblio presita dum la dua duono de la 13a jarcento, en la tiama malnovfranca lingvo.

La franca lingvo estas latinida lingvo. Ĝi estas parolita en Francio, Belgio, Kanado, Luksemburgo, Svislando kaj 51 aliaj landoj, ĉefe en Afriko, kiuj plejparte apartenis al la iama franca imperio, kaj ankaŭ la Demokratia Respubliko Kongo, iama belga kolonio. Ĝia historio komenciĝas kun la malfrua latina kaj la vulgara latino, evoluinte al pra-gaŭl-latinida lingvo dum la 1-a jarmilo p.K.

La franca iĝis la jura kaj administracia lingvo de la reĝlando Francio kun la Regularo de Villers-Cotterêts en 1539. Poste ĝi disvastiĝis el la pariza regiono al Francio, Eŭropo kaj la mondo[1]. Samtempe okazis reformoj de ĝi proponitaj de akademianoj por ĝin reguligi kaj aldoni al ĝi latindevenajn vortojn. La klasika franca de la 16-a kaj 17-a jarcentoj evoluis al la moderna franca dum la 18-a jarcento, eŭropa lingvafrankao. Tra koloniigo, la franca disvastiĝis al Nord-Ameriko ekde la 17-a jarcento, kaj al Afriko ekde la 19-a jarcento, iĝante mondlingvo. Ĝia influo poste malpligrandiĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento, favore al la angla.

Laŭ Claude Hagège estis tri oraj aĝoj de la franca lingvo: la unua de la fino de la 11-a jarcento ĝis la komenco de la 14-a, la dua de la komenco de la regado de Ludoviko la 14-a ĝis la fino de la 18-a jarcento, kaj la tria de la fino de la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a[2].

La evoluo de la franca parte estas la faro de intelektuloj, kiel la Plejado aŭ la Franca Akademio. Tial ĝi estas vidita kiel « akademia lingvo ». Tamen ankaŭ ĝia uzado influis ĝian evoluon kaj pluraj aŭtoroj intence ne tute sekvis ĝiajn regulojn, kiel ekzemple Molière.

Pro la multobliĝo de pruntvortoj el la angla, la franca registraro provas protekti la purecon de la franca lingvo. Tial la 7-an de januaro 1972 ĝi promulgis la dekreton 72-9 rilate al pliriĉigo de la franca, kreante ministrejajn komisionojn pri terminologio cele al riĉigi la francan vortprovizon. Samcele estis promulgitaj la leĝo Toubon en 1994 kaj ĝia efektiviga dekreto en 1996.

En Kebekio, la kebeka ofico pri la franca lingvo zorgas pri la reguligo de la franca, protektita de la Ĉarto de la Franca Lingvo.

  1. Yves Montenay. (2005) Le français et la mondialisation (france), p. 321.
  2. Claude Hagège. Combat pour le français (france), p. 16–25.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search